PIV · 6566
★inĝenier/o
★inĝenier/o. Homo, kiu per helpo de sciencaj metodoj kondukas k direktas teknikajn laborojn (konstruadon de maŝinoj, vojoj, pontoj ks, aŭ ekspluatadon de terbieno): inĝeniero pri agronomio, minejoj, metalurgio; inĝeniero en fabriko de kemiaĵoj; elektroinĝeniero, maŝininĝeniero, soninĝeniero, ŝipinĝeniero.
inĝeniera. Rilata al inĝeniero(j): inĝeniera fako, diplomo, stabo, oficejo.
inĝenieraro. Korporacio de la inĝenieroj, aŭ civilaj, aŭ militistaj.
inĝenierio. Scienco k fako de inĝeniero.
genetika inĝenierio ⚥ Ⓣ Tuto de la teknikoj de gena manipulado, destinitaj estigi ĉe iuj vivuloj novajn heredajn ecojn ekspluateblajn fare de homoj: sintezo de medikamento per genetika inĝenierio. ☞ biotekniko.
ĉefinĝeniero. Plej alta inĝeniero en fabriko, administracio ktp.