PIV 2026 · Artikolo 16881

agronomio

Litero A

agronomio AGRI scienco aŭ teorio de terkulturo, precipe de agrikulturo en vasta senco kaj kelkfoje inkluzivanta ankaŭ hortikulturon kaj arbarkultivon: la fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn SSz doktoro pri agronomio TCa ➞ agronomo.
agronomia rilata al agronomio: agronomia inĝeniero RE! en agronomia esploro, oni semas la novan semon sur duono de terpeco kaj la malnovan sur la alia duono CPi