PIV 2020 · 6218
hortikultur/o
hortikultur/o. La metio kultivi aŭ forci plantojn, precipe ĝardenajn; ĝardenkulturo en plej vasta senco; ĝi ampleksas kultivon, aŭ en libera aero, aŭ sub vitro, de legomoj, ornamaj plantoj, fruktoj, arbokultivon k kreadon de ĝardenoj. ☞ agrikulturo.
hortikulturejo. Loko kie oni produktas hortikulturajn produktojn.
hortikulturisto. Persono, kies profesio estas hortikulturo.