← Reen al K

PIV 2020 · 8846

kultiv/i

kultiv/i Z (tr)
Kreskigi (plantojn), prilaborante la teron aŭ akvon k havigante plej favorajn kondiĉojn: mi kultivas sikomorojn X; sovaĝaj k kultivitaj rozoj; kultivi legomojn sur likva nutraĵo, akvajn plantojn en akvario. ekspluati, forci, plugi.  kulturi.
Meti ion en favorajn kondiĉojn, por ke ĝi atingu plenan kreskon, multiĝon ktp: 🔬 kultivi mikrobojn en solvaĵo; kultivi histojn en nutra medio; kultivi perlojn; (analoge) kultivi siajn muskolojn, sian memoron; (f) kultivi la Z-an spiriton.
kultivo, kultivado. Ago de tiu, kiu kultivas: kultivado de tulipoj, de terpomoj; alterna kultivado (laŭplana sinsekva kultivado de diversaj plantoj, por kiel eble plej racie ekspluati la grundon).
kultivaĵo
Plantaro kultivata: kultivaĵo de tabako; ĝardenaj kultivaĵoj; subvitra kultivaĵo.
La rezulto de kultivo 2: 🔬 kultivaĵo de pestaj baciloj.
kultivebla. Tia, ke ĝi povas esti kultivata: facile kultivebla specio; kultivebligi regionon, marĉon.
kultivejo. Loko, kie oni kultivas certan specion de plantoj. plantejo.
kultivisto. Tiu, kies metio estas kultivado.
kultivatoro (evi) = kulturmaŝino.
arbokultivo. Kultivo de arboj k arbustoj.
arbarkultivo. Arbokultivo, cele al (re)kreo de arbaro.
florkultivo. Produktado de ornamaj floroj.
florkultivejo. Loko, kie oni amase kultivas florojn.
forstokultivo 🌲 Arbarkultivo.
fruktokultivo. Produktado de fruktoj de kultivataj arboj k arbustoj.
sangokultivo Provo kultivi mikrobojn el sangspecimeno de malsanulo por diagnozi la malsanon.
plurkultivo. Kultivo de pluraj specoj de vegetaĵoj, eĉ sur malgranda areo.
terkultivo X (evi) = terkulturo.
unukultivo. Kultivo de nur unu (aŭ preskaŭ nur unu) speco de vegetaĵo sur vastaj areoj.
vinberkultivisto. Tiu, kiu metie kultivas vitojn.