PIV 2026 · Artikolo 14600

specimeno

Litero S

specimeno
1 malgranda kvanto da ia komercaĵo, servanta por konigi ĝin al la eventualaj aĉetontoj. ➞ provekzemplero.
2 skizo de ia afero destinita veki scivolon kaj atenton de tiuj, kiuj povas interesiĝi pri tio: vi mem prezentis al ŝi hodiaŭ specimenon de via poezia talento Z (figurasence) li vere estas kurioza specimeno de homo
3 = (prefere) muestro.
bor1specimeno GEOL cilindra specimeno elprenita el geologia tavolo. Sin. karoto 3.
sangospecimeno MEDI malgranda kvanto da sango elprenita el ies korpo por medicinaj testoj.