PIV 2026 · Artikolo 7501
★karoto
★ karoto BOTA
1 radiklegomo kun pivotradiko ligneca kaj blanketa ĉe la sovaĝaj formoj, karna kaj oranĝa (pli malofte blanka aŭ viola) ĉe la kultivataj formoj; hejma en sudokcidenta Azio, norda Afriko kaj Eŭropo; multaj kultivoformoj kultivataj en la tuta mondo por radiko manĝata kruda aŭ kuirita.specio Daucus carota
2 KOMU manĝebla radiko de karoto 1.
3 GEOL borspecimeno.
karoteto kultivoformo de karoto 1, kun malgranda radiko sube stumpiĝinta.