PIV · 9221
★legom/o
★legom/o 🌾 Ĉiu manĝebla ĝardena herbo (escepte de sukaj fruktoj k de spicaj herboj): folilegomo (ekz. laktuko, plej multaj brasikoj, spinaco), florlegomo (ekz. florbrasiko, brokolo, artiŝoko), fruktolegomo (ekz. kukurbo, tomato), radiklegomo (ekz. karoto), semlegomo (ekz. pizo), ŝoslegomo (ekz. asparago), tiglegomo (ekz. medolbrasiko). ➞ legomvendisto.
legomejo. Kultivejo de legomoj. ☞ legomĝardeno.
legomujo. Plado, en kiu oni surtabligas la legomojn.