PIV 2020 · 14634
★spinac/o
★spinac/o 🍁
1 G. (Spinacia el kenopodiacoj) de 4 sp-oj de unu- k du-jaraj, dioikaj herboj el N Afriko k SU Azio i.a.:
legoma spinaco (S. oleracea), kun rozete ariĝintaj, karnecaj, tre verdaj folioj k kun ne okulfrapaj floroj en akselaj glomeruloj; grava legomo vitaminoriĉa, grandskale kultivata por folioj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj.
2 👥 Legoma spinaco.
Novzelanda spinaco. Tetragonio 2.