PIV 2026 · Artikolo 15618
tetragonio
tetragonio
1 BOTA herbo aŭ arbusteto, kuŝa aŭ grimpa, sukulenta, el la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la suda hemisfero kaj ankaŭ el Nord-Ameriko. genro Tetragonia ➞ aizoaco.
2 KOMU tetragonio indiĝena en Nov-Zelando kaj Aŭstralio, kun folioj longaj, triangulaj, brile verdaj kaj manĝeblaj; la floroj estas flavaj. specio Tetragonia tetragonioides Sin. nov-zelanda spinaco.