PIV 2026 · Artikolo 9061
laktuko
Derivaĵoj en la artikolo 3
laktuko BOTA florplanto, laktosukhava herbo aŭ arbusto, kun cilindraj, flavaj, blankaj aŭ helbluaj langetfloraj kapituloj; tutmonda. genro Lactuca ➞ asteraco.
kultiva laktuko laktuko, kultivata kiel grava salatplanto; indiĝena en la regiono inter Mediteraneo ĝis Siberio, sed kreskigata preskaŭ tutmonde. Lactuca sativa
marlaktuko ulvo maldika, verda, kreskanta el diskoforma ankro; la marĝenoj ofte estas ondaj, la membrano estas du ĉelojn dika; manĝebla, tutmonda. specio Ulva lactuca Sin. laktuka ulvo.
trunkolaktuko kultivoformo de laktuko kultivata precipe por la dika tigo kaj uzata kiel legomo. kultivovario Lactuca sativa var. augustana