PIV 2026 · Artikolo 2224
brokolo
brokolo BOTA kultivoformo de la legoma brasiko, legomo parenca al florbrasiko, uzata precipe en suda Eŭropo; la verda aŭ viola kapo konsistas el nefirma infloresko, kies florbutonoj fruevolue aperas, dum tiu de florbrasiko estas blanka, firma kaj sen florbutonoj. kultivovario Brassica oleracea gr. Botrytis «var. italica» Sin. itala brasiko.