PIV 2020 · 2225
brom¹o
brom1o Ⓚ Elemento, Br, atomnumero 35, atommaso 79,90, kies kombinaĵoj servas en medicino k fotografado.
2 Nemetalo, malhele ruĝa likvo, ellasanta ruĝajn sufokajn vaporojn.
broma. Rilata al bromo: broma klorido BrCl; broma lesivo (solvo de KBrO).
bromi (tr) Enkonduki bromon en ion.
bromido. Salo de bromida acido HBr aŭ bromohava organika derivaĵo de tiu ĉi: la kalia bromido (KBr) estas uzata kiel kvietigaĵo; bromidpapero (en fotoarto).
bromismo ⚕ Veneniĝo per bromo.
bromata acido. HBrO3.
bromita acido. HBrO2.