PIV 2026 · Artikolo 10129

★melono

Litero M★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. akv/omelono
  2. akv/omelonuj/o
  3. ret1melono
★ melono
1 KOMU frukto de melono 2, globforma aŭ longforma manĝebla frukto (peponedo), granda kiel homa kapo, kun sukplena karno maturstadie blanka, flava, flave oranĝa aŭ verda. Sin. melonfrukto.
2 BOTA speco de kukumiso, unujara monoika herbo, kies fruktoj estas melonoj; eble origine el okcidenta Afriko; kultivata en la tuta mondo kiel multaj kultivoformoj. specio Cucumis melo ➞ kantalupo, citrolo, melonarbo.
akvomelono KOMU frukto de akvomelonujo, manĝebla globa frukto 30–40 cm diametra, kun ruĝa, flava aŭ blanka karno ege sukoriĉa.
akvomelonujo BOTA volvegrimpa herbo, hejma en tropika Afriko, kultivata en ĉiuj varmaj regionoj por fruktoj. specio Citrullus lanatus Sin. ordinara citrolo.
ret1melono ĉiu el grupo de kultivoformoj de melono 2 kun globaj aŭ longformaj fruktoj kun reteca ŝelo. Cucumis melo var. reticulatus