← Reen al M

PIV 2020 · 10130

melongen⁹o

melongen9o
🍁 Sp. de solano (Solanum melongena), unu- aŭ plur-jara herbo kun grandaj fruktoj (beroj) ovo-, glob- aŭ long-formaj, blankaj, flavaj, ruĝaj, bluaj, violaj aŭ preskaŭ nigraj, firmakarnaj; origina el la tropika Malnova Mondo, kultivata en sufiĉe varmaj regionoj, i.a. en E Azio k S Eŭropo, kie ĝi estas tre ŝatata por prepari diversajn manĝaĵojn.
👥 La frukto de melongeno 1: 🍴 farĉitaj melongenoj.