← Reen al C

PIV 2020 · 2625

citrol/o

citrol/o 🍁 G. (Citrullus el kukurbacoj) de monoikaj aŭ dioikaj, unu- aŭ plur-jaraj lianoj kun ĉiroj, kun unuope akselaj floroj k kun fruktoj (peponedoj) havantaj dikan, malmolan ŝelon; 4 sp-oj el tropika k S Afriko, el kiuj kolocinto k akvomelono.
ordinara citrolo (C. lanatus, sin. C. vulgaris), unujara herbo hejma en tropika Afriko, kultivata en ĉiuj varmaj regionoj por manĝeblaj, globaj fruktoj. Sin. akvomelono.
citrolino Aminacido, NH2CO-NH-(CH2)3-CHNH2-COOH, malkovrita ĉe akvomelono, rolanta en la urea ciklo.