PIV 2026 · Artikolo 8074
kolocinto
kolocinto BOTA speco de citrolo el norda Afriko kaj Azio, plurjara monoika liano kun hele flavaj floroj kaj kun diversformaj (i.a. glob- aŭ pir-formaj) kaj diverskoloraj fruktoj (peponedoj) taŭgaj por konservado — pro tre malmola ŝelo — kaj medicine uzataj — pro spongeca, tre amara karno, enhavanta substancon tre laksigan. specio Citrullus colocynthis li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn MT ➞ lagenario.