← Reen al L

PIV · 9034

lagenari/o

lagenari/o 🍁 G. (Lagenaria el kukurbacoj) de unu-, malofte plur-jaraj herboj kun tre diversformaj (glob-, botel-, pir-, cilindro-formaj ktp) fruktoj (peponedoj), kies ŝelo ĉe maturiĝo malmoliĝas; 6 sp-oj el tropika Afriko, i.a. L. siceraria, disvastigita al la tuta tropika zono, kultivata por fruktoj utiligataj kiel kruĉoj ks. Sin. kalabaskukurbo. kolocinto, kalabaso.