PIV · 7116
kalabas/o
kalabas/o
1 🍁 Sp. de krescentio (Crescentia cujete) el Antiloj, falfolia arbo kun simplaj, larĝe lancetformaj folioj, kun pendaj, flavaj floroj k kun grandaj (10−35 cm diametraj) fruktoj, kiuj havas nektarujojn k malmolan lignecan ŝelon k post senkarnigo estas multe utiligataj kiel kruĉoj k kuirejaj laboriloj.
2 👥 La frukto de kalabaso 1. Sin. kalabasfrukto.
3 (evi) = kalabaskukurbo.
kalabasujo, kalabasarbo = kalabaso 1.
kalabasfrukto. Kalabaso 2.