PIV 2020 · 8830
★kukurb/o
★kukurb/o
1 🍁 G. (Cucurbita, sin. Melopepo, el kukurbacoj) de unu- k plur-jaraj, volvegrimpaj herboj, kies tre diversformaj, ofte tre grandaj, karnaj fruktoj (☞ peponedo) estas uzataj nematuraj kiel legomo, en konservaĵo, aŭ maturaj por ornamaj celoj (ornamaj kukurboj); 13 sp-oj el C k S Ameriko, kelkaj tutmonde kultivataj, i.a. pepono k potirono.
2 👥 Ĉiu kultivata sp. de kukurbo, pli speciale pepono k potirono k iliaj kf-oj.
3 👥 Frukto de kukurbo 2. Sin. kukurbofrukto.
Italia kukurbo 🍁 🌾 Kukurbeto.
moska kukurbo 🍁 Sp. de kukurbo (C. moschata), kultivata en varmaj regionoj, same uzata kiel potirono.
kukurbeto 👥 Kf. de pepono, tre kultivata en la Mediteranea regiono, kun longformaj fruktoj junstadie manĝataj. Sin. Italia kukurbo.
botelkukurbo. Lagenario k precipe ties frukto.
citronkukurbo, globkukurbo 👥 Kf. de pepono, kies fruktoj, larĝe ovoidaj aŭ preskaŭ globaj, havas karnon pli-malpli citrone flavan.
ĉapkukurbo 👥 Kf. de pepono kun ornamaj k manĝeblaj fruktoj en formo de plata, lobĉirkaŭa ĉapo.
kalabaskukurbo
1 🍁 Lagenario. Sin. botelkukurbo.
2 👥 Frukto de lagenario. Sin. botelkukurbo.
maronkukurbo 👥 Kf. de potirono, kies malgrandaj fruktoj havas brikoruĝan ŝelon k oranĝe flavan, farunecan karnon, kiu gustas iom kiel marono.