← Reen al K

PIV · 8831

★kul/o

kul/o Malgranda insekto (Culex k parencaj g-oj) el la ordo de dipteroj, kies ino suĉas sangon de mamuloj k birdoj, k kies piko kaŭzas malagrablan jukadon; iuj sp-oj transportas gravajn malsanojn, i.a. malarion: kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras Z (malgranda kaŭzo povas estigi gravan efikon.  efiko, kopeko); svarmo da kuloj Z; kulvualo. moskito.
kuledoj. Fam. (Culicidae) de dipteroj, al kiu apartenas i.a. anofeloj k la kuloj.