PIV 2026 · Artikolo 10648
moskito
moskito ZOOL insekto kun du skvamaj flugiloj, maldika abdomeno, kaj longaj kruroj; kies ino suĉas sangon el mamuloj kaj birdoj, kaj kies piko kaŭzas malagrablan jukadon; iuj specioj transportas gravajn malsanojn, i.a. malarion. membro de la familio Culicidae (moskitoj, kuledoj) el la ordo Diptera Sin. kuledo. ➞ kulo.
malaria moskito anofelo.