PIV 2020 · 9805
malari²o
malari2o ⚕ Akuta k infekta malsano, ofta en varmaj marĉaj regionoj, kaŭzata de sporozoo de la g. plasmodio, k inokulata per piko de kulo el la g. anofelo. ☞ anofelo.
malariologio. Studo de malario k de ĝia kuracado.
malarioterapio (ark.) Terapia inokulo de la malaria hematozoo, pasintece uzata por kuraci sifilison de la cerbo k mjelo.