PIV 2026 · Artikolo 11996

peponedo

Litero P

peponedo BOTA speco de bero kun ledeca aŭ eĉ ligneca ŝelo kaj abunda pulpo, en kies centro ariĝas semoj; frukto de la plej multaj kukurbaco: la frukto de melono aŭ de kukurbo estas peponedo ➞ pepono.