PIV · 11839
★pastinak/o
★pastinak/o 🍁
1 G. (Pastinaca el apiacoj) de dujaraj, aromaj herboj kun plume kunmetaj aŭ dividaj folioj k kun flavaj floroj en senbrakteaj, kunmetaj umbeloj; 14 sp-oj el la mezvarmaj regionoj de Eŭropo k Azio i.a.:
kultiva pastinako (P. sativa subsp. sativa), Eŭropa, kun blanka, aroma pivotradiko uzata kiel legomo k por nutrado de brutoj;
sovaĝa pastinako (P. sativa subsp. sylvestris), el Eŭropo k N Azio.
2 👥 Kultiva pastinako.
3 👥 La radiko de pastinako 2.