PIV · 12307
★piz/o
★piz/o
1 🍁 G. (Pisum el fabacoj) de unujaraj, pli-malpli grimpaj herboj kun alternaj, plume kunmetaj folioj, ofte unuĉiraj k/aŭ dustipulaj, kun akselaj, unu- aŭ malmult-opaj floroj k kun plataj aŭ preskaŭ cilindraj guŝoj, enhavantaj globformajn semojn po kelkaj; 2 sp-oj el la Mediteranea regiono k U Azio, el kiuj P. sativum, tre kultivata por semoj aŭ guŝoj manĝataj krudaj aŭ kuiritaj: tio estas juna pizo, kiu elburĝoniĝis kun siaj verdaj folietoj Z. ☞ kikero, latiro.
2 👥 La globforma semo de pizo 1, precipe tiu de la ĝardena pizo: reĝidino sur pizo Z (treege delikata persono); pizokaĉo; verdaj pizoj (nematuraj pizoj 2, manĝataj krudaj aŭ kuiritaj); rompitaj pizoj (maturaj, sekigitaj pizoj 2, senigitaj je la ŝelo k tial disiĝintaj en du pecojn, kuirite manĝeblaj).
bonodora pizo. Bonodora, aroma latiro.
ĝardena pizo, kultiva pizo (kn) Legome uzata kf. de pizo (P. sativum var. s.) kun blankaj du- aŭ plur-opaj floroj k integraj folieroj; multaj kf-oj i.a.: 🌾 medolpizo (kun preskaŭ cilindraj guŝoj; nur la semoj estas manĝataj); sukerpizo (kun plataj guŝoj manĝataj kun la semoj).
kampa pizo (kn) Kampe kultivata kf. de pizo (var. arvense) kun diverskoloraj, l−2-opaj floroj k kun ĝenerale dentaj folieroj.
pizoforma ❤ Kvalifikanta unu oston, en la supra vico de la karpaj ostoj (pisiforme).
pizosemo. Pizo 2.
krakpizo. Ŝerca eksplodaĵeto, en formo de pizoj.
pizoŝtono. Pizolita kalkpetro.
terpizo. Voandzeo.