← Reen al P

PIV · 12306

pivot⁴o

pivot4o Ekstrema parto de akso, eniĝanta en lagro, kie ĝi rivoluas: pivoto de akso; pivoto de rado en horloĝo; krankoŝafta pivoto; piedpivoto. ĉarniro, kardino;  radiko.
pivota. Rilata al pivoto: pivota kanono.
pivoti (ntr) Turniĝi ĉirkaŭ pivoto.
pivotego. Dika pivoto, per kiu peza peco povas baskuli (ekz. ĉe kanono ks).
pivotingo. Lagro por pivoto.
pordopivoto. Pivoto, muntita ĉe la supro k ĉe la subo de meblopordo, k ebliganta ties malfermon k malmunton per simpla elŝovo.