PIV 2026 · Artikolo 2674

★ĉarniro

Litero Ĉ★ Fundamenta

★ ĉarniro
1 TEKN kunaĵo el du platoj moveblaj ĉirkaŭ komuna akso, tipe ŝraŭbita sur pordo aŭ kofro por ebligi malfermi ĝin: iu el miaj defendantoj tiel puŝiĝis al la pordo, ke ĝi klakante elŝiriĝis el siaj ĉarniroj SSz ➞ pordhoko, kardino, pivoto.
2 ANAT speco de artiko: ĉarniro sakrolumba
3 ARME loko, kie interkontaktiĝas du formacioj: ataki je la ĉarniro de la batalionoj