PIV · 9039
lagr/o
lagr/o Ⓣ Maŝina peco, kiu portas akson, ebligante k gvidante ĝian rotacian moviĝon. ☞ aksingo, buteo, kusineto, ringo.
eĝolagro. Lagro, kies kontakto estas farata nur per mallarĝa surfaco.
glitlagro. Lagro, en kiu rotacio efektiviĝas per glito.
globlagro. Rullagro kun globformaj rulpecoj.
nadlolagro. Rullagro kun nadloformaj rulpecoj.
piedlagro. Butea lagro, bazo de vertikala pivoto.
rullagro. Lagro en kiu la rotacion faciligas ŝtalaj diversformaj rulpecoj, ruliĝantaj laŭ rulujo, aŭ arigitaj en ringo.