← Reen al K

PIV · 7502

karoten/o

karoten/o Oranĝkolora lipido, C40H56, tetraterpeno, tre ofta en la naturo, aparte abunda en kelkaj nutraĵoj vegetaĵaj (karotoj, oranĝoj, verdaj legomoj, kukurboj ktp) aŭ animalaj (ovoflavo), en la flava korpo; ĝi povas transformiĝi en la organismo al vitamino A.
karotenoidoj. Grupo de lipidoj, ampleksantaj karotenon k parencajn substancojn, i.a. ksantofilojn k vitaminojn A.