← Reen al E

PIV · 3688

★ekzempler/o

ekzempler/o
Ĉiu el la kopioj reproduktantaj ununuran modelon: ekzemplero de libro, de gazeto; mi ricevas ĝin eĉ en kelkaj ekzempleroj Z; bela ekzemplero de gravuraĵo.
Ĉiu el la estuloj de sama speco: malofta ekzemplero de konko; li estas kurioza homa ekzemplero B; ne sufiĉas unu ekzemplero, por ke ni povu juĝi ĉiujn aliajn.
arkivekzemplero. Ekzemplero de libro, gazeto, disko ktp, konservota kiel modelo en la arkivo.
aŭtorekzempleroj. Ekzempleroj de libro, donacitaj de la eldonisto al la aŭtoro.
provekzemplero. Specimeno.