PIV · 3687
★ekzempl/o
★ekzempl/o
1 Ago, konduto aŭ persono, rigardata kiel imitindaĵo: ekzemplo proponas, sed ne ordonas Z; vi prenas ekzemplon de la filinoj de L. T. Z; doni, sekvi ekzemplon; doni virtan ekzemplon por iu Z; li fariĝis instrua ekzemplo en la buŝo de la saĝuloj Z; tio estas bela ekzemplo de sindonemo; mian proponon mi prezentas nur kiel ekzemplon Z; mi faris lin avertilo k ekzemplo X; (ili postulas), ke mi ripetu la malfeliĉan ekzemplon de Volapük Z.
2 Peco de teksto, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon: la utileco de vortaro kuŝas grandparte en la ekzemploj; preni por ekzemplo Z; la diferencon vi komprenos el la sekvantaj ekzemploj Z; por ekzemplo mi citos al vi pecon Z.
3 Tipa atesto: tiu krimo estas ekzemplo de sovaĝa krueleco; prezenti ekzemplojn de malĉasteco Z.
ekzempla. Prezentanta ekzemplon: ekzempla konduto, frazo.
ekzemple. Por ekzemplo: se ekzemple mi diros […] Z; prenu ekzemple min Z; ekzemple, anstataŭ la prepozicio […] Z.
ekzempli (tr) Klarigi per ekzemplo: tiu proverbo ekzemplas la regulon.
ekzemplodona. Donanta bonan ekzemplon.
senekzempla. Neniam antaŭe farita aŭ okazinta, senkompara, senegala: la terura k senekzempla buĉado en mia urbo Z. ☞ senprecedenca.