← Reen al E

PIV 2020 · 3630

ekspluat²i

ekspluat2i (tr)
Fari, ke io estu uzata tiel, ke ĝi alportas profiton al iu: ekspluati minejon, fervojon, fabrikon, bienon, firmon, gazeton; se en mia hejmo (lando) ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento […] Z; (f) ŝi ne scius ekspluati sian influon al la princo B; ekspluati la publikan scivolemon, ies paciencon, indulgon; vi scias venki, sed ne ekspluati vian venkon.
Troprofiti el ies laboro, ne donante justan kompenson: Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn Z; ekspluati la proletaron; premata k ekspluatata popolo B; (analoge) vi sciis bone ekspluati mian situacion! Z. elsuĉi, senplumigi;.  vampiro.
ekspluato, ekspluatado. Ago de ekspluatanto:
la ekspluato de minejoj, de la grundriĉaĵoj, de fabrikoj, fervojoj; alterna ekspluatado de la tero. mastrumado, ekonomio;
la ekspluatado de la homo far la homo estas la bazo de multaj ekonomiaj sistemoj.
ekspluatanto. Tiu, kiu produktigas teron, instalon ktp: la agrikulturaj ekspluatantoj.
ekspluatebla. Tia, ke oni povas ĝin ekspluati: ekspluatebla ercvejno; neekspluatebla arbaro.
ekspluatisto. Tiu, kiu elprenas profiton el la laboro de la aliaj.
konfidekspluato. Trompo faciligita per la konfido, kiun iu scipovis akiri.