PIV · 3595
ekonomi¹o
ekonomi1o
1 Sistema k ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno: hejma, monda, privata ekonomio; ekonomio en fermita cirkvito (➞ aŭtarcio); agrikultura, industria ekonomio; gvidata ekonomio (➞ plano); (f) la spirita ekonomio de la homaro Z; politika ekonomio Z (ekonomiko).
2 Situacio de institucio aŭ regno el la vidpunkto de riĉeco k materia prosperado: la ekonomio de tiu lando estas floranta, nesufiĉe kreskinta.
3 Atingo de celo per plej simplaj k plej efikaj rimedoj; ŝparado: la scienco estas ekonomio pri pensado; afero simpla de ekonomio: de l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj! Z; la reguleco de la lingvo enkondukas grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn oni bezonas lerni Z.
ekonomia. Rilata al ekonomio: ekonomiaj problemoj; ekonomia konkurado Z, krizo; ekonomia sistemo; ekonomia uzado; ni devas uzi niajn fortojn ekonomie k saĝe Z.
ekonomiigi (tr) Igi tia, ke oni plej efike atingu la celojn: nian laboron k materialajn rimedojn […] ni devas nun reguligi, centrigi k ekonomiigi Z.
planekonomio. Ekonomio bazita sur planismo: planekonomio estis unu el la plej gravaj elementoj de socialismaj reĝimoj M.