PIV 2026 · Artikolo 1423

aŭtarcio

Litero A

aŭtarcio EKON stato de lando, kiu volas limigi sin kiel eble plej al la konsumado de siaj produktoj kaj ambicias fariĝi ekonomie sendependa. ➞ aŭtarkio.
aŭtarcia rilata al aŭtarcio: hodiaŭ Güssing estas energie aŭtarcia kaj eĉ eksportas energion WKl
energiaŭtarcio stato de lando aŭ parto de lando, kiu estas sendependa rilate siajn energiajn bezonojn: ĉiun jaron 20 000 personoj vizitas Güssing por informiĝi pri la nova energiaŭtarcio WKl