PIV 2020 · 15194
★ŝpar/i
★ŝpar/i (tr) Ne uzi, ne elspezi, k sekve:
1 (por si) Kolekti provizon da io, precipe da mono, danke al modera uzo aŭ elspezo: ŝparu groŝon – vi havos plenan poŝon Z; tute ne havante ian ŝparitan monon Z; vivi de ŝparita kaso Z; ŝpari provizojn dum sieĝo; bona generalo ŝparas siajn soldatojn; (abs) ŝparu kiam bone, vi havos kiam bezone Z; ni ŝparis, kiom ni povis Z. ☞ gardi, rezervi, plasi, reteni.
2 (f) (por si) Konservi, uzante malmulte, modere aŭ singarde: ŝparu viajn fortojn! B; vortojn ŝparu, agojn faru Z; ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton? – Ĝin ŝparu por amato de la dioj! Z; ŝpari nek penon nek admonon Z; oni ne ŝparis al li la aplaŭdojn; kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon X; tempoŝparanta skribado Z; se ŝi iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn Z ☞ domaĝi.
3 (favore al iu) Ne trudi al iu ion penigan, ĉagrenan: ni volis ŝpari al li tiun sortobaton; tiu muelilo ŝparas al mi la monon por muelado Z; la maŝinoj ŝparas al ni jam la penadon, k baldaŭ la pensadon. ☞ evitigi.
ŝpara. Rilata al ŝparado: ŝpara banko Z (Sin. ŝparkaso).
ŝparo, ŝparado. Ag(ad)o de iu, kiu ŝparas: ŝparo de iu pri io; ŝparado estas komenco de riĉeco.
★ŝparema. Inklina al ŝparado.
ŝparigi. Ŝpari 3: ŝparigi al li militon, peston, karan tempon k doktorojn Z.
malŝpari. Elspezi multe k senkonsidere: malŝpari sian tutan heredaĵon; patroj avaras, infanoj malŝparas Z; (f) mi bedaŭras jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi Z; plej ofte ili malŝparas la vivon B. ☞ disipi.
malŝparado. Agado de tiu, kiu malŝparas.
malŝparema. Inklina al malŝparado.
malŝparulo. Homo, kiu malŝparadas: malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam Z.
troŝparema. Inklina al troa ŝparado.
energiŝparado ☼ Kiom eble plej granda redukto de la utiligo de energio el diversaj energifontoj.