← Reen al D

PIV 2020 · 3347

★domaĝ/o

domaĝ/o. Perdo aŭ difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi: estas domaĝo, ke ni devas akiradi la mondon en tia maniero Z; post domaĝo venas saĝo Z; kia domaĝo! Z. averio, damaĝo, ve, bedaŭrindaĵo.
domaĝa. Bedaŭrinda: jen domaĝa afero!.
domaĝe. Bedaŭrinde: estas domaĝe pri Z; estas domaĝe, ke Z; kiel domaĝe!.
domaĝi (tr)
Timi bedaŭrindaĵon, difekton, perdon pri io; deziri ŝpari, konservi, ne elspezi, ne difekti ion: li ne aĉetis la libron, ĉar li domaĝis la monon X; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston Z; kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon Z; pafu, k ne domaĝu sagojn X; ne domaĝi sian penon; se la proponanto domaĝas la elspezojn, kun kiuj la proponado estas ligita […] Z; tiel longe, kiel li havis ankoraŭ propran kapitalon, li nenion domaĝis Z; li forkuris, ĉar li domaĝis sian vivon Z. avari.
Timi malutili al iu, timi ofendi aŭ dolorigi iun, indulgi: pro spritaĵo li eĉ patron ne domaĝus Z; vi domaĝas la hederon, kiu dum unu nokto elkreskis k dum unu nokto pereis, k ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon? X; ankaŭ min oni ne devas piedpremi, ankaŭ min oni devas domaĝi! B. kompati, ŝpari.