PIV 2026 · Artikolo 15195

ŝpato

Litero Ŝ

ŝpato
1 AGRI ilo por kulturi grundon, konsistanta el plata kaj tranĉa klingo el fero kaj longa ligna tenilo, uzata por profunde tranĉi en la teron kaj turni pecon de ĝi. Sin. platfosilo, plugileto. ➞ fosilo, hojo 2.
2 ARME tiu parto de la afustovosto de kanono 1, kiu eniĝas en la grundon kaj fikstenas ĝin.
3 MARN ĉiu el la hokegoj de ankro, kiu per trenado enprofundiĝas en la fundon de la maro, fikstenante la ŝipon.
ŝpati tr fosi ion per ŝpato: ŝpati bedon ŝpati drenkanaleton