PIV 2020 · 16752
★vost/o
★vost/o
1 ♉ La lasta korpoparto malantaŭ la postaj membroj ĉe diversaj vertebruloj, konsistanta el la ekstremo de la vertebra kolumno, kovrita de muskoloj k haŭto: alligu lin al la vostoj de sovaĝaj bovoj Z; la hundo svingetis sian voston, por saluti la mastron; ĉevalo kun plena vosto; ĉiu vulpo sian voston laŭdas Z; subtiri la voston (pp batita hundo); la hipopotamo streĉas sian voston kiel cedron X.
2 Postaĵa plumtufo de birdoj: korniko vundita propran voston timas Z; la pavo radie disstreĉis sian voston; faligi pinĉon da salo sur la voston de birdo (por ĝin kapti: ŝerco de patrino al infanoj).
3 Postaĵa apendico ĉe diversaj animaloj: etendu vian manon k kaptu ĝin (la serpenton) je ĝia vosto X; vosto de skorpio N; (la virineto de maro) ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto Z; (analoge) tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon k la voston X; okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z.
4 (f) La lasta parto de io pli-malpli longa: la vosto de procesio, de vico da atendantoj; vosto de kometo, de kajto; la vosto de ŝtormo (lastaj perturboj post kvietiĝo); la vosto de litero (ekz. de g, j), de noto; tiu senutila deklaro faras la impreson de alkudrita vosto.
5 (fm) Peniso: krablas ŝi, Keti, nuda […], ho, voston almeti! PL.
6 Ⓣ La pli maldika parto de ilo: vosto de tranĉilo (per kiu oni fiksas ĝin en la tenilo); vosto de akumulatora plato (la apendico, kiu servas, por ĝin en- k el-meti); vosto de ventflago.
vosta. Rilata al la vosto: vosta naĝilo; vostaj haroj.
voste. Per vosto: nur mian pugon lia arogo celis voste W.
vostumi (ntr) Svingi la voston.
senvosta. Ne havanta voston: senvosta kato.
senvostuloj. Anuroj.
afustovosto ⚔ La posta parto de la afusto de kanono, kiu apogiĝas sur la grundo.
ĉevalvosto ❤ Abunda nervofasko, finanta la mjelon k ĉirkaŭanta la terminalan filamenton.
harvosto. Ponevosto.
hirundovosta. Karakterizanta junton, kiu havas la formon de hirunda vosto.
hundovosto. Cinozuro.
lirvostulo ♉ Menuro.
ponardvostuloj ♉ Ksifozuroj.
ponevosto. Hararanĝo, en kiu la harfasko libere pendas de kuntenanta banto.
ruĝvostulo ♉ Fenikuro.
silkvostulo ♉ Bombicilo.
volvovosta ♉ Karakterizanta la simiojn, kies vosto povas volviĝi ĉirkaŭ apogpunkto.
vulpovosto. Alopekuro.