PIV · 11705
★papili/o
★papili/o ♉ (kn) Insekto, kies kvar grandajn flugilojn kovras diverskoloraj skvametoj, subtilaj kiel polvo: senpripensa kiel papilio; papilia amo Z (neserioza k malkonstanta); papilie tralegi libron (senatente). Sin. lepidoptero. ☞ raŭpo, krizalido. ➞ rondiri.
papiliacoj (ark.) = fabacoj.
papiliumi (ntr) Flirti, ĉirkaŭvagi, kiel papilio.
papiliforma. En formo de papilio: 🍁 papiliforma floro de fabacoj, de poligalacoj. ➞ alo, kareno, standardo.
hirundvosta papilio. Makaono, hirundvostulo.
brasikpapilio. Pierido.
noktpapilio. Papilio, kies imagino estas aktiva precipe nokte, ekz. sfingo, tineo.
tagpapilio. Papilio, kies imagino estas aktiva precipe tage, ekz. papiliono, pierido.