PIV · 14129
sfing/o
① sfing/o ♉ G. (Sphinx k parencaj g-oj) de grandaj noktpapilioj, kiuj dum ripozo tenas la flugilojn horizontale, k kies larvoj havas dorsan kornon sur la malantaŭa parto de la abdomeno k vivas sur diversaj plantoj.
sfingedoj. Fam. (Sphingidae) de lepidopteroj, al kiu apartenas i.a. sfingo k akerontio.