PIV 2026 · Artikolo 2073
bombikso
bombikso ZOOL noktopapilioverŝajne origine el Ĉinujo, kie oni bredas ĝin jam de 2600 jaroj a.K.E. por silkraŭpo, kiu sin nutras per folioj de blanka morusarbo kaj produktas kokonon, el kiu oni fabrikas silkon. specio Bombyx mori ➞ ailanto.