PIV 2026 · Artikolo 2072
bombicilo
bombicilo ZOOL malgranda birdo, silkeca, pale griza, kun nigra kaj blanka strio ĉe la okuloj, kresto, kaj pintecaj flugiloj. genro Bombycilla Sin. silkovostulo. ➞ bombiciledo.
bombiciledobirdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas bombicilo. membro de la familio Bombycillidae (bombiciledoj)
amerika bombicilo bombicilo kun silke molaj, buntaj plumoj; kun brile ruĝa malgranda makulo en la grizaj flugiloj; kun vostofino tipe flava aŭ oranĝa depende de la dieto; plenkreskulo havas pale flavan ventron; kun, sub la bruna kresto, nigra masko traokula; en la brusto estas helbruneta koloro, kaj flava ventro, dum sub la vosto estas blanketaj kaj grizaj plumoj; vivas en maldensaj arbaroj, precipe en suda Kanado kaj norda Usono. specio Bombycilla cedrorum