PIV 2026 · Artikolo 13202

★raŭpo

Litero R★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. raŭper/o
  2. senraŭpig/i
  3. silkoraŭpo
  4. ailant/a silkoraŭpo
★ raŭpo
1 ZOOL ĉe papilio kaj kelkaj aliaj insektoj larvo. ➞ pupo 3, krizalido, imagino.
2 TEKN ĉe peza veturilo senfina ĉeno el ŝtalaj aŭ kaŭĉukaj platoj kun reliefaĵoj, ene de kiu la radoj ruliĝas kvazaŭ sur kontinuaj reloj: la uzo de raŭpoj ebligas la veturadon sur malebena aŭ mola tereno ➞ raŭpaŭto, raŭpkamiono, raŭptraktoro.
raŭpero ĉiu el la platoj interligitaj en raŭpo 2: dek kvar civiluloj mortis en Vilnius pro kugloj, sub la tankaj raŭperoj kaj pro aliaj kialoj LSt
senraŭpigi forigi raŭpojn el arbo, arbeto, ĝardeno k.s.
silkoraŭpo KOMU raŭpo de bombikso aŭ de simila papilio, kiu produktas silkon uzatan de homo.
ailanta silkoraŭpo raŭpo, kiu nutras sin per la folioj de ailantoj. Samia cynthia