PIV 2020 · 7240
kamion⁸o
kamion8o. Fortika, platplanka, kvar- aŭ ses-rada aŭtomobilo por pezaj ŝarĝoj; ŝarĝaŭto.
kamioni (tr) Transporti per kamiono.
kamionado. Tia transportado: entrepreno pri kamionado.
kamioneto. Malgranda kamiono, kies utila ŝarĝo ne superas 1500 kg.
kamionisto. Tiu, kiu transportas materialojn, varojn ks per kamiono.
baskulkamiono. Kamiono, kies malantaŭa parto estas baskulebla k tiel povas facile elŝuti la ŝarĝitan materialon.
cisternokamiono. Kamiono, provizita per vasta barelego, por la transportado de likvoj (vino k.a.).
ŝpruckamiono. Kamiono provizita per barelego, ŝpructubo aŭ verŝilo k ofte per premmotoro, por ŝprucigi likvon, akvon, gudron, bitumon, sur ŝoseon.