← Reen al P

PIV · 13035

★pump/i

pump/i (tr) Altiri aŭ repuŝi likvon aŭ gason per tiucela aparato: pumpi akvon por ĝardeno, aeron en biciklan pneŭmatikon.
pumpo, pumpado. Ago de tiu, kiu pumpas: stacio de pumpado de petrolo, benzino ks.
pumpilo
Aparato por pumpi: dentorada, glitpadela, lobeta, membrana, ŝraŭba pumpilo.  peristalta.
Analoga aparato, uzata por plidensigi aŭ plimaldensigi gason en ujo.
Membrana proteino kapabla transloki molekulojn de unu flanko al la alia flanko de la membrano, uzante la energion de la hidrolizo de ATP aŭ de elektra k kemia potencialo.
pumpisto. Homo, kiu funkciigas pumpilon, aparte por liveri benzinon al la aŭtoj.
elpumpi. Pumpi ĝis elĉerpiĝo: li elpumpis la cisternon; (f) elpumpi el iu la sekretojn.
aerpumpilo. Maŝino aŭ ilo por pumpi premaeron. kompresoro.
akvopumpilo, benzinpumpilo. Maŝino por pumpi akvon, benzinon.
puŝpumpilo. Pumpilo, uzanta nur la premon de la likvo.
suĉpumpilo. Pumpilo, uzanta la maldensigon de la aero.