PIV · 1827
benzin¹o
benzin1o Ⓚ Nepura substanco, miksaĵo el pluraj nedifinitaj likvaj hidrokarbonoj, ekstraktata preskaŭ nur el petrolo per distilado k uzata kiel solvanto aŭ kiel brulaĵo en motoroj: rafinita benzino (benzino vendata en komerco por forigado de grasaj makuloj); benzinujo (parto de la aŭto, aviadilo ks, kie estas tenata la uzota benzino); benzinkruĉo (metallada kruĉo por la transporto de la benzino); benzinstacio (kie aŭtistoj povas provizi sin per benzino). ☞ petrolo.
benzinometro. En veturilo, indikilo pri la nivelo de la benzino.