PIV · 13048
★pup/o
★pup/o
1 ♠ Malgranda homa figuro, el tre diversaj materialoj, servanta kiel ludilo por infanoj: en la puplito kuŝis ŝia pupo Sofio k dormis Z; (f) elegantulino, nura pupo B; kie vi ŝtelis la belan pupeton? Z (knabinon).
2 🎭 Malgranda homfiguro, prezentanta nur la supran parton de la korpo, k sube provizita per jupo, en kiun oni enmetas la manon, por ĝin movi: la pupo, kiu ludis la rolon de imperiestrino Z; li pakis ĉiujn miajn pupojn en la lignan keston Z; teatro de pupoj; (f) ĉu vi opinias, ke la homoj ekzistas nur, por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Z; li fariĝis nura pupo en la manoj de la kapitalistoj. ☞ marioneto. ➞ pupteatro.
3 ♉ (pupa) Lasta stadiformo de la larvo ĉe la plenmetamorfozaj insektoj, kiu notinde diferencas de la antaŭaj k kiu, ne prenante nutraĵon, transformiĝas al plenkreska insekto. ☞ imagino.
pupisto. Artisto, ludanta per pupoj 2.
gantpupo. Pupo 2.