← Reen al T

PIV · 15418

★teatr/o

teatr/o
Konstruaĵo, en kiu oni prezentas spektaklojn pere de aktoroj, kantistoj, dancistoj aŭ marionetoj: dramoj, kiuj en la granda teatro nun estas malŝatataj Z; ofte viziti la teatron Z; ili tiel krias kontraŭ la teatroj de la popolamaso, ke multaj ne kuraĝas iri Z; okazis prezentado en fama amatora teatro Z; ĉiuj lokoj en la teatro estis okupitaj Z. sceno, kuliso, dekoracio, rivalto, rekvizito, kurteno, planklumoj, balkono, loĝio, orkestro, partero.
La tuto de la homoj, rilatigitaj kun tia konstruaĵo, aŭ kiel administrantoj, aŭ kiel ludantoj, aŭ kiel rigardantoj: la dancistino asertis, ke, se ŝi strikus, la teatro farus fiaskon Z; destini sin al la teatro (iĝi aktoro); la mallaŭdo de kompetenta homo devas esti por vi pli grava, ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj Z.
Trupo, eĉ sen rilato al konstruaĵo: Internacia Arta Teatro, Bulgara E-Teatro, Teatro E-a de Parizo (TESPA). turneo.
La literaturo aŭ arto de la teatro: laŭ la reguloj de la teatro; ĉu la teatro devas sin turni al la popolamaso aŭ esti rezervita al ia elito?; la klasika, la moderna teatro; revolucio en la teatro. dramo, dramaturgio, farso, komedio, melodramo, noo, opero, pantomimo, skeĉo, tragedio, vodevilo.  teatrofrapo, teatrotajloro.
teatra
Rilata al la materiala teatro: teatra domo, kostumaro, dekoracio.
Rilata al la prezentado de teatraĵoj: doni teatran prezentadon de iuj dramoj en E. Z; la teatra perspektivo; la teatraj postuloj, konvencioj.
(f) Konvena al aktoro, antaŭkalkulita por fari efekton: teatra patoso, tono; teatraj gestoj, manieroj Z.
teatraĵo. Verko, destinita al teatra prezentado: kia teatraĵo estus la plej bona por la kongreso? Z; ĝi estas ja nur teatraĵo, kiu devas nin amuzi Z; kortuŝantaj teatraĵoj Z.
teatramanto. Homo, kiu ofte vizitas teatron.
filmoteatro, kinoteatro. Konstruaĵo, kie oni prezentadas filmojn. Sin. kinejo.
ombroteatro. Teatro, en kiu la sceno prezentas nur ombrojn aŭ de aktoroj aŭ de eltranĉitaj siluetoj sur travidebla ekrano.
pupteatro. Teatro por spektakloj de pupoj 2.
somerteatro. Teatro sen tegmento, ordinare en parko.