PIV 2026 · Artikolo 11451

orkestro

Litero O

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. orkestra
  2. orkestri
  3. orkestrad/o
  4. orkestrestr/o
  5. ĵazorkestro
orkestro
1 MUZI granda grupo de muzikistoj ludantaj diversajn instrumentojn sub la direktado de estro: plena orkestro ➞ direktisto.
2 SPEK responda parto de moderna teatro, kie sidas la muzikistoj akompanantaj la aktorojn.
3 SPEK HIST parto de antikva greka teatro, kie staris la ĥoro 3.
orkestra rilata al orkestro: orkestra muziko orkestra partituro
orkestri tr aranĝi komponaĵon laŭ la tembroj de la orkestraj instrumentoj.
orkestrado ago aŭ arto orkestri.
orkestrestro gvidanto de orkestro 1.
ĵazorkestro muzikistaro, kiu ludas ĵazon.