PIV 2020 · 6319
★ĥor/o
★ĥor/o
1 🎭 En helenaj (k iufoje modernaj) teatraĵoj, aro da dancantaj k kantantaj roluloj, kiuj prezentas la publikan opinion: la ĥoro de Antigono; vi prenis sur vin la rolon de la antikva ĥoro Z.
2 🎭 Ĉiu el la dancoj aŭ kantoj, faritaj de tiuj roluloj: la tria ĥoro de Edipo-Reĝo.
3 𝅘𝅥𝅰 Aro da personoj, unisone aŭ plurvoĉe kantantaj: vira, virina, gea, infana ĥoro; (f) plena ĥoro da pepantaj birdoj.
4 𝅘𝅥𝅰 Muzikaĵo kantata de tiaj personoj.
5 (f) Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj k mokistoj Z.
ĥora. Rilata al ĥoro: ĥora kantado; ĥoraj popolaj societoj.
ĥore. Kiel ĥoro: ĥore bruu niaj kantoj por la karaj! Z.
ĥoraĵo. ĥoro 2 k 4.
ĥorano. Ano de ĥoro 1.
ĥorejo. Loko en la kristanaj preĝejoj, kie kantas ordinare la kulta ĥoro. ☞ absido. ➞ ĥorknabo, ĥorniĉo.
ĥorestro. Tiu, kiu gvidas ĥoron 1 (korifeo) aŭ 3 (ekz. kapelestro).
ĥoristo. Ano de ĥoro 3.